Arkivoj de etikedoj: Germanio

Intervjuo kun Jonny M (4)

En la kanto “por pli bona mondo” vi traktas pri la akcidento de atomcentralo.  Kio estas via ĉefa temo por kanti? Ekzemple, politiko, amrakonto, juneco, familio, nacio, socia problemo kaj tiel plu…

Jonny M: Nu verdire mi ne havas specialan temon.. Sed mi provas, havi bonan balancon inter tristaj aŭ kritikaj temoj kaj feliĉaj kaj pozitivaj kantoj.

Jonny M: Mi ankaŭ ŝatas trakti malnormalajn temojn, pri kiu eble neniu homo iam faris kanton… Kelkfoje mi longe pripensas temon, kelkfoje mi simple provas kapti unu fortan sentadon, kiun mi havas.

■Ĉu vi pensas ke la ĝenroj, regeo kaj repo, pli taŭgas por ion prikanti, ol aliaj?

Jonny M: Jes, mi pensas. En repa stilo ekzemple, vi povas repi pli da vortoj kiel vi normale kantas en rok-kanto.

Jonny M: Do al mi, repo tre taŭgas por montri sociajn problemojn aŭ rakonti ion. Regea stilo tre taŭgas por pozitivaj, danceblaj aferoj. Sed kion multaj homoj ne scias: Ankaŭ rakonti pri problemoj estas grava afero en la regeo.

Advertisements
Etikedita , , ,

Intervjuo kun Jonny M (3)

■Ĝis nun vi lanĉas 5 albumojn inkluzive de unu esperanta. Kian reeĥon vi ricevis post la eldono de esperantlingva albumo?

Jonny M: Jes, mi tre miris pri la granda eĥo kiun mi ricevis post la esperanta albumo. Kiam mi faras germanan aŭ anglan muzikon, atingas min bonaj respondoj kelkaj… Sed en tiuj lingvoj ekzistas jam tiel multe da muzikistoj, do ili ne vere bezonas pluan muzikiston. En Esperantujo, estas alie. Ili bezonas ĉiun muzikiston.

■Interese.

Jonny M: Jes, Esperanto ne havas multe da parolantoj. Sed la parolantoj estas tre aktivaj. Mi rimarkis pri tio post kiam mi faris unu kanton, nomata „en somero“. Mi simple publikigis ĝin rete kaj post kelkaj monatoj, esperantaj radioj el la tuta mondo demandis min ĉu ili estas permesitaj ludi ĝin. Aŭ kelkaj de la plej konataj esperantaj festoj demandis min koncertumi! Mi eĉ estis konata iom tro rapide – mi ne antaŭsupozis tiom grandan eĥon, kaj mi ne havis sufiĉajn kantojn kvante por koncertumi.

Jonny M: Festoj volis ke mi koncertumu ĉirkaŭ 1 horon. Sed mi ja eĉ komencis fari muzikon en esperanto. do mi devis preni tempon por fari pli da kantoj kaj lerni pli la lingvon. Tiam mi havis eble 3 kantojn, do ĉirkaŭ 10 minutoj da materialo. (rido)

Etikedita , , ,

Intervjuo kun Jonny M (2)

■Kiuj estas de vi preferataj muzikistoj en kaj ekster Esperantujo?

Jonny M: Ekde mia unua renkontiĝo kun Esperanto en la reto, mi konas „kaj tiel plu“ . Iliaj kantoj tre plaĉis al mi. Ankaŭ „Jomo“ kaj „Eterne Rima“ helpis min dum mia lernado. Ekzistas tiel multaj bonaj muzikaĵoj en esperantujo- „la perdita generacio“ , „Kimo“ … mi certe forgesis iun gravan…

Jonny M: Ekster Esperantujo, mi preferas regeon de la tuta mondo. „Bob Marley“ kaj „Gentleman“ vi certe konas, se vi konas iom da regeo. Mi kolektas regeon de la tuta mondo, do mi ankaŭ havas tiun muzikstilon en la lingvoj tajlanda, japana kaj ĉina! Aŭ mi ankaŭ ŝatas repon el rusio, Skaon el hispanio kaj pollando… Mi havas tre grandan kadron se temas pri muzikstiloj kaj lingvoj ene.

Etikedita , , , , , , , , , ,

Intervjuo kun Jonny M (1)

Plej verŝajne neniu dubus, neniel eblas la nomon de Jonny M  preterkalkuli por la plej freŝajn talentojn listigi sur la muzika kampo de esperantujo. Jonny M, naskita kaj kreskinta en Germanio, komencas sian muzikistan karieron per germanlingva albumo “Europareggae” en 2009, kiam li hazarde konatiĝis kun Esperanto. Nur 2 jarojn antaŭ la originala albumo “Pli ol Espero”. Hodiaŭ ni invitis lin por tiu ĉi intervjuo, en kiu li parolas pri lia esperanta muzikisteco de unua momento kun esperanto ĝis mondskala rekoniĝo.

■Unue, ni volas aŭskulti pri via konatiĝo kun Esperanto. Kiel vi ekkonis Esperanton?

Jonny M: Mi trovis esperanton rete en la jaro 2009. Unu jaron poste, mi komencis lerni ĝin kaj tre rapide povis muzikumi en esperanto. Ankaŭ estis bonega vojo lerni ĝin aŭskulti kaj fari muzikon.

■Kial vi decidis lerni ĝin?

Jonny M: Nun, kompreneble la ideo de la lingvo plaĉis al mi. Sed la alia grava estis ke mi volis muzikumi en diversajn lingvojn. Se mi estas kapabla paroli iun lingvon, estas ebleco al mi fari muzikon en nova lingvo! Ne nur Esperanto estas lerninda lingvo al mi, ankaŭ aliaj. Sed Esperanto ja havas pacan fonton kaj plue estis tre facile al mi.

■Pri muzikista fono: Kiajn muzikilojn vi povas ludi? 

Jonny M: Verdire, ne multaj. Mi instruis al mi mem la gitarludadon. Sed mia plej grava muzikilo estas mia voĉo.

■Kiel vi kutimiĝis al muziko “rageo” kaj “repo”.

Jonny M: Se mi estis pli juna, mi preferis rokan muzikon kaj punkan. Sed jam mi ŝatis repon kaj regeon. Kaj kiam mi komencis aŭdi regeon kaj repon plej ofte, tiam mi jam komencis fari muzikon mem, kaj kompreneble en miaj plej ŝatataj stiloj. Sed mi eĉ havis rokmuzik-grupon kelkajn jarojn antaŭe.

■Kiuj estas de vi preferataj muzikistoj en kaj ekster Esperantujo?

Jonny M: Ekde mia unua renkontiĝo kun Esperanto en la reto, mi konas „kaj tiel plu“ . Iliaj kantoj tre plaĉis al mi. Ankaŭ „Jomo“ kaj „Eterne Rima“ helpis min dum mia lernado. Ekzistas tiel multaj bonaj muzikaĵoj en esperantujo- „la perdita generacio“ , „Kimo“ … mi certe forgesis iun gravan…

Jonny M: Ekster Esperantujo, mi preferas regeon de la tuta mondo. „Bob Marley“ kaj „Gentleman“ vi certe konas, se vi konas iom da regeo. Mi kolektas regeon de la tuta mondo, do mi ankaŭ havas tiun muzikstilon en la lingvoj tajlanda, japana kaj ĉina! Aŭ mi ankaŭ ŝatas repon el rusio, Skaon el hispanio kaj pollando… Mi havas tre grandan kadron se temas pri muzikstiloj kaj lingvoj ene.

Etikedita , , ,