Intervjuo kun Eterne Rima (1)

Eterne Rima, nun en Tokio loĝanta polo, estas la plej grava pioniro de esperanta repo. Lia senĉesa agado en diversaj manieroj kaj medioj forte instigas kaj gvidas muzikistojn en juna generacio. ke jam supozeble multaj intervjuoj pri li ekzistas kaj nun preparatas, la fakto nenion sugestas ol lian gravecon.

■Antaŭ ĉio bonvole permesu al ni banalajn demandojn: Kiel vi ekkonis Esperanton? Kaj kial vi decidis lerni ĝin?

Eterne Rima: Unuafoje mi ekkonis Esperanton kiam mi estis eble 13- aŭ 14-jaraĝa. Mi trovis mallongan kurson de Esperanto en unu pola revuo nomata “La Mondo De Junuloj“. Tiu kurso estis tre interesa kaj alloga, mi memoras, ke ravis min ankaŭ la verda stelo kiu ornamis la paĝon. Tiam mi scivolis, kion ĝi signifas. Tamen post tiu unuafoja renkontiĝo kun Esperanto mi ne havis kontakton kun la lingvo dum multaj jaroj. Mi pensas, ke la kialo estis tia, ke Esperanto ne estis bone propagata kaj ĝi ĉiam restis ie kaŝita antaŭ la okuloj.

Eterne Rima: Tiam la interreto ankoraŭ ne ekzistis, do la situacio estis sufiĉe malfacila. Sed post pluraj jaroj, en 1999, mi eksentis iun sopiron al tiu mistera kaŝita lingvo. Mi decidis propraforte trovi lernilojn kaj lerni ĝin. Mi volis lerni ĝin pro tio, ke ĝi ege ravis min per sia lingva formo – iom mistera, sed samtempe tre klara kaj havanta regulan gramatikon. Tio tre plaĉis al mi. Kaj kiam mi lernis ĝin sola uzante nur lernolibrojn, mi eĉ ne sciis kie serĉi aliajn esperantistojn. Ĉio venis poste, iom post iom, kaj nun en la epoko de interreto mi estas tre feliĉa en la Esperantujo.

■Bonvolu malkaŝi vian karieron kiel muzikisto. En Eterne Rima TV vi montras lertecon je klavaro. Ĉu vi lernis pianon au aliajn muzikilojn en infaneco?

Eterne Rima: Kiam mi estis infano, mi lernis pianon dum 6 jaroj, tio estis 80-aj jaroj. Mi regule ludis sonatojn, etudojn kaj tiel plu. Sed en la sama tempo tre ravis min sinteziloj, sampliloj kaj drummaŝinoj. Plie, mi estis tiam granda ŝatanto de la muziko italo-disco, kaj tiu sentimento restas en mi eĉ ĝis nun. Mia plej granda revo estis havi unu el tiuj sinteziloj kaj ludi tian elektronikan muzikon. Post jaroj tiu revo realiĝis.

Eterne Rima: En 90-aj jaroj mi decidis kunlabori kun unu mia amiko, kiu loĝas en norda Pollando kaj kiu feliĉe havis tre bonajn sintezilojn. Mi decidis krei projekton de la stilo eurodance, kaj mi verkis muzikon kaj tekston, dum li faris mastrigadon. Mi tiam repis kaj kantis en angla lingvo. Tio estis ankoraŭ antaŭ mia serioza rendevuo kun Esperanto.

Advertisements
Tagged ,

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s