Monataj arkivoj: Julio 2012

Koncerto en Tokio

Hodiaŭ vespere okazos la koncerto kadre de Somera Esperanto-Kunveno. Aperos tri muzikistoj, nome: Jonny M, Eterne Rima kaj Jampgade.

Jen detaloj pri loko, tempo ka aliaj:

loko: Ruby Room Shibuya (Dogenzaka 2-25-17, Shibuya, Tokyo)
apertos klubejo de 19.30 kaj koncerto komenciĝos je 20.00.

kotizo: senpage por partoprenatoj en Somera Esperanto-Kunveno.
aliaj povas ĝui la koncerton kontraŭ pago de eniro (ĉirkaŭ 1000 enoj kun drink-kosto).

paĝaroj:
1. Esperanto Night with Jonny M, Eterne Rima kaj Jampgade
2. Somera Esperanto-Kunveno

Etikedita , , ,

Intervjuo kun Eterne Rima (2)

■Ĉu vi repas ankau en aliaj lingvoj inkluzive de via denaska lingvo pola?

Eterne Rima: Ekde kiam mi decidis nomi min Eterne Rima kaj verki muzikon en Esperanto, mi ne emas uzi aliajn lingvojn. Nuntempe mi produktas muzikon ekskluzive en Esperanto. Tio estas mia devizo. Mi konkludis, ke se mi repus kaj kantus en la angla, japana aŭ pola, mi estus unu el multaj muzikistoj en la mondo, do mi ne estus unika. Sed en Esperantujo ni esperantistaj muzikistoj estas malmultaj, do ni plenigas tiun niĉon de la relative rara lingvo kaj ni strebu esti plej bonaj en ĝi! Esperantistaj muzikistoj estu fieraj, ke ili verkas en Esperanto kaj povas ŝoki neesperantistojn, ke ekzistas moderna muziko en tiu “stranga” lingvo he he.

■Kiuj estas de vi preferataj repistoj en kaj ekster Esperantujo?

Eterne Rima:Mia absolute plej ŝatata tipo de hiphopo estas tiel nomata “trap-muziko”, kiu apartenas al sud-usona hiphopo (Southern Hip-Hop). Miaj preferataj repistoj estas nuntempe Juicy J, OJ Da Juiceman, Wooh Da Kid kaj aliaj kiuj reprezentas tian muzikan stilon. Kaj gravas ne nur repado, sed precipe produktado, do miaj ŝatataj sonbat-produktistoj estas Lex Luger, Southside, Zaytoven, Drumma Boy kaj eble ĉiu alia, kiu bone produktas “trap music“. Tiu muziko havas en si ion, kio ege ekscitas kaj plenigas homon je ĝojo kaj energio.

■Vi havas vian propran studion en via loĝejo.

Eterne Rima:Jes, mi finfine kapablis kompletigi ĝin post kiam mi venis al Japanio. Mi povas malkaŝi, ke ĉiuj aparatoj en mia studio estas nur japanaj. La japanaj muzikiloj estas plej bonaj en la mondo!

Etikedita ,

Intervjuo kun Eterne Rima (1)

Eterne Rima, nun en Tokio loĝanta polo, estas la plej grava pioniro de esperanta repo. Lia senĉesa agado en diversaj manieroj kaj medioj forte instigas kaj gvidas muzikistojn en juna generacio. ke jam supozeble multaj intervjuoj pri li ekzistas kaj nun preparatas, la fakto nenion sugestas ol lian gravecon.

■Antaŭ ĉio bonvole permesu al ni banalajn demandojn: Kiel vi ekkonis Esperanton? Kaj kial vi decidis lerni ĝin?

Eterne Rima: Unuafoje mi ekkonis Esperanton kiam mi estis eble 13- aŭ 14-jaraĝa. Mi trovis mallongan kurson de Esperanto en unu pola revuo nomata “La Mondo De Junuloj“. Tiu kurso estis tre interesa kaj alloga, mi memoras, ke ravis min ankaŭ la verda stelo kiu ornamis la paĝon. Tiam mi scivolis, kion ĝi signifas. Tamen post tiu unuafoja renkontiĝo kun Esperanto mi ne havis kontakton kun la lingvo dum multaj jaroj. Mi pensas, ke la kialo estis tia, ke Esperanto ne estis bone propagata kaj ĝi ĉiam restis ie kaŝita antaŭ la okuloj.

Eterne Rima: Tiam la interreto ankoraŭ ne ekzistis, do la situacio estis sufiĉe malfacila. Sed post pluraj jaroj, en 1999, mi eksentis iun sopiron al tiu mistera kaŝita lingvo. Mi decidis propraforte trovi lernilojn kaj lerni ĝin. Mi volis lerni ĝin pro tio, ke ĝi ege ravis min per sia lingva formo – iom mistera, sed samtempe tre klara kaj havanta regulan gramatikon. Tio tre plaĉis al mi. Kaj kiam mi lernis ĝin sola uzante nur lernolibrojn, mi eĉ ne sciis kie serĉi aliajn esperantistojn. Ĉio venis poste, iom post iom, kaj nun en la epoko de interreto mi estas tre feliĉa en la Esperantujo.

■Bonvolu malkaŝi vian karieron kiel muzikisto. En Eterne Rima TV vi montras lertecon je klavaro. Ĉu vi lernis pianon au aliajn muzikilojn en infaneco?

Eterne Rima: Kiam mi estis infano, mi lernis pianon dum 6 jaroj, tio estis 80-aj jaroj. Mi regule ludis sonatojn, etudojn kaj tiel plu. Sed en la sama tempo tre ravis min sinteziloj, sampliloj kaj drummaŝinoj. Plie, mi estis tiam granda ŝatanto de la muziko italo-disco, kaj tiu sentimento restas en mi eĉ ĝis nun. Mia plej granda revo estis havi unu el tiuj sinteziloj kaj ludi tian elektronikan muzikon. Post jaroj tiu revo realiĝis.

Eterne Rima: En 90-aj jaroj mi decidis kunlabori kun unu mia amiko, kiu loĝas en norda Pollando kaj kiu feliĉe havis tre bonajn sintezilojn. Mi decidis krei projekton de la stilo eurodance, kaj mi verkis muzikon kaj tekston, dum li faris mastrigadon. Mi tiam repis kaj kantis en angla lingvo. Tio estis ankoraŭ antaŭ mia serioza rendevuo kun Esperanto.

Etikedita ,

Intervjuo kun Jonny M (4)

En la kanto “por pli bona mondo” vi traktas pri la akcidento de atomcentralo.  Kio estas via ĉefa temo por kanti? Ekzemple, politiko, amrakonto, juneco, familio, nacio, socia problemo kaj tiel plu…

Jonny M: Nu verdire mi ne havas specialan temon.. Sed mi provas, havi bonan balancon inter tristaj aŭ kritikaj temoj kaj feliĉaj kaj pozitivaj kantoj.

Jonny M: Mi ankaŭ ŝatas trakti malnormalajn temojn, pri kiu eble neniu homo iam faris kanton… Kelkfoje mi longe pripensas temon, kelkfoje mi simple provas kapti unu fortan sentadon, kiun mi havas.

■Ĉu vi pensas ke la ĝenroj, regeo kaj repo, pli taŭgas por ion prikanti, ol aliaj?

Jonny M: Jes, mi pensas. En repa stilo ekzemple, vi povas repi pli da vortoj kiel vi normale kantas en rok-kanto.

Jonny M: Do al mi, repo tre taŭgas por montri sociajn problemojn aŭ rakonti ion. Regea stilo tre taŭgas por pozitivaj, danceblaj aferoj. Sed kion multaj homoj ne scias: Ankaŭ rakonti pri problemoj estas grava afero en la regeo.

Etikedita , , ,

Intervjuo kun Jonny M (3)

■Ĝis nun vi lanĉas 5 albumojn inkluzive de unu esperanta. Kian reeĥon vi ricevis post la eldono de esperantlingva albumo?

Jonny M: Jes, mi tre miris pri la granda eĥo kiun mi ricevis post la esperanta albumo. Kiam mi faras germanan aŭ anglan muzikon, atingas min bonaj respondoj kelkaj… Sed en tiuj lingvoj ekzistas jam tiel multe da muzikistoj, do ili ne vere bezonas pluan muzikiston. En Esperantujo, estas alie. Ili bezonas ĉiun muzikiston.

■Interese.

Jonny M: Jes, Esperanto ne havas multe da parolantoj. Sed la parolantoj estas tre aktivaj. Mi rimarkis pri tio post kiam mi faris unu kanton, nomata „en somero“. Mi simple publikigis ĝin rete kaj post kelkaj monatoj, esperantaj radioj el la tuta mondo demandis min ĉu ili estas permesitaj ludi ĝin. Aŭ kelkaj de la plej konataj esperantaj festoj demandis min koncertumi! Mi eĉ estis konata iom tro rapide – mi ne antaŭsupozis tiom grandan eĥon, kaj mi ne havis sufiĉajn kantojn kvante por koncertumi.

Jonny M: Festoj volis ke mi koncertumu ĉirkaŭ 1 horon. Sed mi ja eĉ komencis fari muzikon en esperanto. do mi devis preni tempon por fari pli da kantoj kaj lerni pli la lingvon. Tiam mi havis eble 3 kantojn, do ĉirkaŭ 10 minutoj da materialo. (rido)

Etikedita , , ,

Intervjuo kun Jonny M (2)

■Kiuj estas de vi preferataj muzikistoj en kaj ekster Esperantujo?

Jonny M: Ekde mia unua renkontiĝo kun Esperanto en la reto, mi konas „kaj tiel plu“ . Iliaj kantoj tre plaĉis al mi. Ankaŭ „Jomo“ kaj „Eterne Rima“ helpis min dum mia lernado. Ekzistas tiel multaj bonaj muzikaĵoj en esperantujo- „la perdita generacio“ , „Kimo“ … mi certe forgesis iun gravan…

Jonny M: Ekster Esperantujo, mi preferas regeon de la tuta mondo. „Bob Marley“ kaj „Gentleman“ vi certe konas, se vi konas iom da regeo. Mi kolektas regeon de la tuta mondo, do mi ankaŭ havas tiun muzikstilon en la lingvoj tajlanda, japana kaj ĉina! Aŭ mi ankaŭ ŝatas repon el rusio, Skaon el hispanio kaj pollando… Mi havas tre grandan kadron se temas pri muzikstiloj kaj lingvoj ene.

Etikedita , , , , , , , , , ,

Intervjuo kun Jonny M (1)

Plej verŝajne neniu dubus, neniel eblas la nomon de Jonny M  preterkalkuli por la plej freŝajn talentojn listigi sur la muzika kampo de esperantujo. Jonny M, naskita kaj kreskinta en Germanio, komencas sian muzikistan karieron per germanlingva albumo “Europareggae” en 2009, kiam li hazarde konatiĝis kun Esperanto. Nur 2 jarojn antaŭ la originala albumo “Pli ol Espero”. Hodiaŭ ni invitis lin por tiu ĉi intervjuo, en kiu li parolas pri lia esperanta muzikisteco de unua momento kun esperanto ĝis mondskala rekoniĝo.

■Unue, ni volas aŭskulti pri via konatiĝo kun Esperanto. Kiel vi ekkonis Esperanton?

Jonny M: Mi trovis esperanton rete en la jaro 2009. Unu jaron poste, mi komencis lerni ĝin kaj tre rapide povis muzikumi en esperanto. Ankaŭ estis bonega vojo lerni ĝin aŭskulti kaj fari muzikon.

■Kial vi decidis lerni ĝin?

Jonny M: Nun, kompreneble la ideo de la lingvo plaĉis al mi. Sed la alia grava estis ke mi volis muzikumi en diversajn lingvojn. Se mi estas kapabla paroli iun lingvon, estas ebleco al mi fari muzikon en nova lingvo! Ne nur Esperanto estas lerninda lingvo al mi, ankaŭ aliaj. Sed Esperanto ja havas pacan fonton kaj plue estis tre facile al mi.

■Pri muzikista fono: Kiajn muzikilojn vi povas ludi? 

Jonny M: Verdire, ne multaj. Mi instruis al mi mem la gitarludadon. Sed mia plej grava muzikilo estas mia voĉo.

■Kiel vi kutimiĝis al muziko “rageo” kaj “repo”.

Jonny M: Se mi estis pli juna, mi preferis rokan muzikon kaj punkan. Sed jam mi ŝatis repon kaj regeon. Kaj kiam mi komencis aŭdi regeon kaj repon plej ofte, tiam mi jam komencis fari muzikon mem, kaj kompreneble en miaj plej ŝatataj stiloj. Sed mi eĉ havis rokmuzik-grupon kelkajn jarojn antaŭe.

■Kiuj estas de vi preferataj muzikistoj en kaj ekster Esperantujo?

Jonny M: Ekde mia unua renkontiĝo kun Esperanto en la reto, mi konas „kaj tiel plu“ . Iliaj kantoj tre plaĉis al mi. Ankaŭ „Jomo“ kaj „Eterne Rima“ helpis min dum mia lernado. Ekzistas tiel multaj bonaj muzikaĵoj en esperantujo- „la perdita generacio“ , „Kimo“ … mi certe forgesis iun gravan…

Jonny M: Ekster Esperantujo, mi preferas regeon de la tuta mondo. „Bob Marley“ kaj „Gentleman“ vi certe konas, se vi konas iom da regeo. Mi kolektas regeon de la tuta mondo, do mi ankaŭ havas tiun muzikstilon en la lingvoj tajlanda, japana kaj ĉina! Aŭ mi ankaŭ ŝatas repon el rusio, Skaon el hispanio kaj pollando… Mi havas tre grandan kadron se temas pri muzikstiloj kaj lingvoj ene.

Etikedita , , ,